Heinrich Edgar MARTINI (naskiĝinta la 26-an de majo 1871 en Sohland am Rotstein, mortinta la 17-an de februaro 1932 en Prago) estis germana klasika filologo.
Studis li inter 1892 kaj 1895 klasikajn filologion kaj arkeologion ĉe universitato de Lepsiko kaj Bonna universitato. Doktoriĝo sukcesis en la 1896-a jaro. En 1899 li habilitiĝis Lepsike pri Diogeno Laertio, kie li aktivis privatdocentece inter 1899 kaj 1903. Poste li estis ĝis 1907 nelaŭplana eksterorda profesoro kaj poste (ĝis 1922) laŭplana eksterorda profesoro en Lepsiko. En 1922 finfine nomumiĝis li orda profesoro ĉe Germana Universitato de Prago. Ĝi funkciis ĝis ties morto.
La societo Klassisch-Philologisĉer Verein Leipzig ene de la naŭmburga korporaciaro NKV nomumis lin honora membro.[1]
Skribaĵoj
- Quaestiones Posidonianae, Leipzig 1896 (disertaĵo)
- Analecta Laertiana, du volumoj, Leipzig 1899–1902 [1] (habilitiĝa laboraĵo)
- Philhellenismus und Turkophilie. Ein Wort zur Aufklärung, Leipzig 1910.
- Ovid und seine Bedeutung für die römische Poesie, Prago 1927.
- Einleitung zu Ovid, Brunno/Prago/Leipzig/Wien 1933
Literaturo
- "Edgar Martini zum Gedächtnis", ĉe: Edgar Martini: Einleitung zu Ovid, Brunno/Prago/Leipzig/Wien 1933, p. IX-XV
- Alfred Klotz: "Edgar Martini", ĉe: Biographisches Jahrbuch für Altertumskunde 1934, p. 33–50
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ M. Göbel, A. Kiock, Richard Eckert (eld.): Verzeichnis der Alten Herren und Ehrenmitglieder des Naumburger Kartell-Verbandes Klassisch-Philologischer Vereine an deutschen Hochschulen, A. Favorke, Vroclavo 1913, p. 59