ESSEC Business School estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Cergy, La Défense, Rabato, Singapuro kaj Maŭricio[1]. Ĝi estis fondita en la jaro 1907.
ESSEC okupis la 16-an rangon en listo pri Eŭropaj Komercaj Lernejoj publikigita en 2015 fare de la ĵurnalo Financial Times[2]. La Direktora Magistra Diplomo pri Komerca Administrado (Executive MBA) akiris la 45-an randon tutmonde[3].
La studprogramojn de ESSEC akreditas la internaciaj organizaĵoj AMBA, EQUIS kaj AACSB[4]. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas Fleur Pellerin (franca supra ŝtatoficisto kaj politikistino).
Citaĵoj
Eksteraj ligiloj