Eŭroklono estas naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj, aŭ pli precize, ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj. Malgraŭ tio, eŭroklono ne estas zona planlingvo, sed proponita al la tuta mondo, eĉ al tiuj kiuj ne parolas eŭropajn lingvojn.
Tipaj eŭroklonoj estas Interlingvao kaj projektoj derivitaj el ĝi, krome Elefeno.
Laŭ alia difino de Eŭroklono, kiun uzas Richard K. Harrison, ili estas kompromisplanlingvoj inter Ido kaj Interlingvao.
Ekzemploj de Eŭroklonoj
Dosiano (propralingve Dosian) estas arta lingvo eŭroklona proponita de Steve Nickolas, kiu uzas pseŭdonimon Usotsuki, en 1994. Ŝajne ĝi estas kreita por rolludoj.
Patro Nia: Patr nostri qui celi, santificatu vou nominu.
Venea voa regeta. Factu estera vou querer commu celia in terra.
Oi daeino pan nostru diei
j debitai nostrai nos pardonnaei commu nostri debitati sicu pardonnamu.
J non in temptation duceeino ot de malu liberaeino [amen].
Kelkaj Eŭroklonoj
Eksteraj ligiloj