La Eŭnomia familio estas granda familio da
S-tipaj asteroidoj, ŝuldanta sian nomon al la
asteroido15 Eŭnomio. Ĉirkaŭ 5 % el la asteroidoj de la
ĉefa zono apartenas al la Eŭnomia familio.
Ecoj
la ĉefa ano, 15 Eŭnomio, kun siaj 300 km de longo, por averaĝa diametro de 250 km, estas plej granda S-tipa asteroido ; ĝi situas proksime de la "baricentro" de la familio, kaj entenas ĉirkaŭ 70 al 75 % el la maso de la praa "patra korpo". Estas verŝajne, ke tiu patra korpo havis diametron de ĉirkaŭ 280 km kaj estis pli-malpli
diferencigita[1],
ĉar la spektraj tipoj de la anoj de la familio montras malgrandajn variojn.
Aliaj studoj pensigis, ke la korpo kiu estis disrompita estis antaŭe dispecigita de
alfrapoj[2]
La alfrapinta korpo estis verŝajne pli malgranda asteroido de preskaŭ 50 km de diametro,
kun rapideco de ĉirkaŭ 22 000 km/h[3]
La aliaj anoj de la familio estas regule disdonitaj (en la "spaco de la propraj elementoj")
ĉirkaŭ Eŭnomio. La sekvanta pli granda ano estas 258 Tiĥo ; Tamen, ĝia lokalizo en
la marĝeno de la familio pensigas, ke ĝi estus entrudulo.
La plej grandaj certaj anoj havas ĉirkaŭ 30 km de diametro.
Spektraj studoj montris, ke la anoj de la familio estaj de diversaj komponiĝo, kvankam ili
estas de spektra tipo S. Ilia surfacoj estas ŝtonaj kaj
entenas silikatojn da nikelo kaj fero. Ili estas ĝenerale helaj
aŭ sufiĉe helaj.
La familio entenas grandan nombron da malgrandaj korpoj. Ĉar la malgrandaj korpoj emas
suferi perturbojn pro alfrapoj, gravitaj perturboj aŭ efiko Yarkovsky, tio indikas, ke
la kreo de la Eŭnomia familio estas relative recenta (laŭ la astronomia skalo)
Tiuj entruduloj havas samajn orbitajn elementojn kiel la
familianoj, sed pro iliaj malsimilaj komponiĝo, (do, spektro) ili ne povis naski de la
disrompo, kiu kreis la familion.