Dunapataj situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Baja-Budapeŝto, fine de fervojo el Kunszentmiklós. La Danubo preteriras, ĉe la grandvilaĝo iamaj riverbranĉoj troviĝas. Budapeŝto troviĝas 103 km-ojn. Apud la grandvilaĝo troviĝas lago Szelidi, kiu estas tutlande fama feriejo kaj banloko.
Historio
La komunumo estis unue menciita en 1145. En la 17-a jarcento ĝi estis episkopa centro, en 1639kampurbo. Dum la turka erao la urbeto pluvivis. En 1919 okazis ribelo kontraŭ la komunistoj, poste sekvis terura venĝo, estis pendumitaj 63 da homoj.