Dumbrăvioara [dumbrəviŭara] (hungare: Sáromberke ŝaromberke, germane Scharnberg, Scharberg, Scherberg) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Târgu Mureș. Administre ĝi apartenas al Ernei
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 030 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 692 (86% hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas en 1319. De 1334 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda)..
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
- István Andrásé Berekméri (1877-1953): popolpoeto, aŭtobiografiisto
- Ferenc Kádár (*11-a de marto 1927): operkantisto, ceramikisto.
- Ferenc Kovács: reĝisoro
- Elek Köblös (12-a de majo 1887 – 9-a de oktobro 1938, Sovetunio): redaktoro, publicisto, ĉefsekretario de rumania komunista partio ekde 1924.
- György Kristóf: literaturhistoriisto.
- András Mózes (1-a de aprilo 1904 - Cluj-Napoca, 24-a de majo 1990): eklezia historiisto.
- Erzsébet Mózes (*1938): aktorino.
- László Szabédi, ĝis 1933 Székely (7-a de majo 1907 - 18-a de aprilo 1959): poeto, verkisto, kritikisto, lingvisto.
- Miklós Szabó (*13-a de novembro 1932): historiisto, docento, scienca esploristo.
- Vilmos Szabó (*15-a de septembro 1942 - Zalău, 6-a de aprilo 2009) ): pentristo.
- Domokos Teleki, grafo (5-a de septembro 1773 – Marosvásárhely, 16-a de septembro 1798): verkisto, poeto.
- Sámuel Teleki grafo (1-a de novembro 1845 - Budapest, 10-a de marto 1916): Afriko-vojaĝisto.
- Zoltán Vajda (n. 7-a de junio 1939): bazlerneja instruisto, sportĵurnalisto.
- Attila Vári (*3-a de marto 1946): verkisto, poeto, publicisto.
Bibliografio
- Szabó Miklós-Tonk Sándor:Sáromberke 1319-1994, 1994.
Eksteraj ligiloj