Dubaja Internacia Flughaveno (IATA : DXB, ICAO :OMDB) estas la plej grava flughaveno en Dubajo , Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj . Ĝi estas la hejma flughaveno por la internacia flugkompanio Emirates /al-Imarat.
En 2005 la flughaveno servis 24,7 milionojn da pasaĝeroj.
Dubajo havos aldone alian flughavenon, Dubaja Monda Centra Internacia Flughaveno , kiu ebligos plenumi la kreskantajn bezonojn de aera trafiko en Dubajo.
Historio
Dubaja Internacia Flughaveno, la unua flughaveno en UAE, estis konstruita en 1959 , post kiam Ŝejĥo Raŝid bin Saeed Al Maktum mendis la konstruadon. La unuaj aviadiloj alvenintaj okaze de la inaŭguro en 1960 estis DC-3 -tipaj.
Je la 3-a de julio 1988 aviadilo de flugo 655 de Iran Air , sur la vojo Teherano - Bandar Abbas - Dubajo , estis pafita el la usona misila krozoŝipo USS Vincennes kaj ĝi falis en la Persan Golfon .
Parto de Terminalo 3 de la flughaveno disfalis je la 28-a de septembro 2004 dum la konstruada fazo.
Eksteraj ligiloj