Domoj ĉe la Granda Plugo kaj ĉe la Granda Transilvanio
La Domoj ĉe la Granda Plugo kaj ĉe la Granda Transilvanio (Haus zum Großen Pflug und Großen Siebenbürgen, Markstraße 21) estas unu el la multnombraj monumentprotektitaj domoj en la urbocentro de Erfurto.
Hodiaŭa funkcio
La ekde la baroka alikonstruo tiel nomita domo gastigas hodiaŭ la porjunularan kaj porinfanan bibliotekojn.
Historio
Ĝi estas unu el la plej malnovaj loĝdomoj de Erfurt (1108). Inter aliaj loĝis tie ĉi la izatidkomercistoj, kies vardeponejo estas hodiaŭ la Pupteatro Waidspeicher situanta en la malantaŭa korto. Dum la Kongreso de la princoj (1808) loĝis tie ĉi la bavara reĝo Maksimiliano la 1-a kaj ricevis Napoleonon en ĉambroj kun belega stukaĵo en la 1-a etaĝo.