La urbo Dobriĉ - bulgareДобрич - situas en la nordoriento de Bulgario - okcidente proksime de la Nigra Maro kaj norde de Rumanio. Ĝi estas la administra centro de samnoma provinco (oblasto) kaj havas loĝantaron de ĉirkaŭ 114 990 homoj - pli-malpli 53 procentaĵoj el la sumaj loĝantoj de la provinco. Veturiloj registritaj en la urbo samkiel la ĉirkaŭaj municipoj de la provinco rekoneblas per la regiona aŭtokodo TX.
Etimologio
La urbo ricevis sian nomon el la mezepoka reganto Dobrotica, frato de Balik, laŭ kiu ricevis nomon la urbo Balĉik.