Li komencis ludante pianon 7-jaraĝa kaj per drumoj 11-jaraĝa. Ŝajne post aŭskulti The Beatles, li decidis drumumi ĉar li emis ideon esti populara inter junulinoj pro drumisto.[1] Kiam li estis 14-jaraĝa, li jam ludis kun sia propra grupo semajnfine, kaj pluis ĝis la fino de la mezlernejo 17-jaraĝa.
Dum studado en altlernejoj li pluis muzikan trejnadon ĉefe ĉe ĵazo.
Muzika kariero
18-jaraĝa li dubis inter sekvi studadon aŭ dediĉi sin profesie al muziko, kio finfine sukcesis.
Lia muzika dediĉo estas ege ampleksa laŭ stiloj, nome ĝenroj kiaj Rok, Pop, Ĵazo, Fuzio, R&B, Klasika, Tutmonda kaj Folk. Li aperis ĉe ĉirkaŭ 100 sukcesaj diskoj ene de sia muzika kariero en varia muzika kapablaro kiel ludisto, komponisto kaj produktoro, kiu atingis orajn kaj platenajn statusojn. Li ludis kun Lou Reed, Pat Benatar, Bette Midler, Todd Rundgren, Teo Macero Big Band, Stan Getz, Michael Brecker, Anouska Shankar, Pandit Hari Prasad Chaurasia, Peter Cetera, Dweezil Zappa, David Foster, Michael Omartian, Marc Shaiman, Snuffy Walden, Diane Warren, Bernie Taupin, Kitaro, Jon Anderson, Greg Lake, Dionne Warwick, Phyllis Hyman, Michel Colombier, Liza Minnelli, Peter Allen, Laura Branigan, Dragon (alinome Hunter), Tommy Emmanuel, Vince DiCola, Thread, Maxus, Jess Roden, Bobby Kimball, Gary Brooker, Fairport Convention, The Chieftains, Dave Mason, Bill Champlin, Brenda Russell, Jim Messina, Katey Sagal, Barry Mann & Cynthia Weil, Charles Aznavour, Jimmy Giuffre Big Band, Baird Hersey and the Year of the Ear, Spencer Davis, Martha and The Vandellas, inter dekduoj de aliaj. Li ege laboris por televido kaj kino, TV reklamado kaj teatro ĉe Broadway, krom multaj diskoj, DVD kaj koncertoj kun internacie agnoskataj artistoj, kiuj serĉis bonkvalitan drumiston dum jaroj antaŭ setliĝi kun Jethro Tull, unu el plej famaj grupoj de progresiva rok-muziko.
Jethro Tull
En 1984 Perry aliĝis al Jethro Tull kiel drumisto por anstataŭi Gerry Conway. Li estis la dua membro de Jethro Tull naskiĝinta en Usono; (la unua estis la drumisto Mark Craney). Li plue ludas kaj koncertas kun la grupo kaj estas la tria plej longdaŭra membro de Jethro Tull.
Li ludis en la jenaj albumoj kaj DVD de Jethro Tull: