Dmitrij Kardovskij esploris variajn stilojn, kiaj Impresionismo kaj Jugendstil, sed estis plej interesata al fidela reprezentado ol al formalaj eksperimentoj. El 1902, li estis fekunda kiel libroilustraĵisto, kaj laboris ĉefe por klasikaĵoj de rusa literaturo kiaj verkoj de Ĉeĥov, Gogol, Lermontov kaj Tolstoj. Li laboris ankaŭ ĉe politika karikaturo, havigante ilustraĵojn por la radikalaj gazetojĴupel (koŝmaro) kaj Adskaja Poĉta (infera poŝto) el 1905 al 1906.
En 1934 Isaak Brodskij, nome disĉiplo de Ilja Repin estis nomumita direktoro de la Nacia Akademio de Artoj kaj de la Leningrada Instituto de Pentrarto, Skulptarto kaj Arkitekturo. Brodski invitis Kardovskij inter la plej distingataj pentristoj kaj pedagogoj instrui ĉe la Akademio. La sistemo de atelieroj estis restaŭrita ĉe la Departemento de Pentrarto. Studentoj estis atribuitaj al unu el tiuj atelieroj post ili kompletigis siajn duajarajn kursojn. Profesoro Kardovskij havis siajn proprajn atelierojn.
Li estis admiranto de Mikaelo Vrubel, kies postmortan ekspozicion li organizis en 1912. Kardovski mortiĝis en Pereslavl-Zaleski en 1943.