La djoloj estas popolo, kiu loĝas sur teritorio, kiu etendiĝas sur Gambio, Kazamanco kaj Gvineo Bisaŭa. Ĝia historio estas markita de la heredaĵo de la koloniaj imperioj brita, franca kaj portugala, al kiu oni aldonu la influon de la venecianoj, kiuj alvojaĝis kiel la unuaj eŭropanoj tiun ĉi regionon en 1456. Multaj djoloj elmigris precipe ĉirkaŭ Dakaro. La djola popolo karakteriziĝas per la uzo de la djola lingvo.