La distrikta ĉefurbo estis Sopron, kiu estas urbo, tamen laŭjure ĝi apartenis rekte al la lando (nek apartenaĵo de distrikto, nek apartenaĵo de departemento). En la distrikto loĝis 44 606 homoj (nature sen Sopron). La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, vitoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj.
Historio
Tiu distrikto funkciis ĝis Traktato de Trianon, poste estis aldonita grandparte al Aŭstrio. Tamen okazis escepta referendumo, kie oni decidis pri redono de Sopron kune kun iom da vilaĝoj. La hungara parto iĝis Distrikto Sopron.