Dirlewang estas foira komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Unterallgäu kaj en la distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 Dirlewang havis 2265 loĝantojn.
La komunumo estas la administra centro de samnoma komunumaro, germanlingve en Bavario titolata "Verwaltungsgemeinschaft", kiu konsistas el la foira komunumo Dirlewang kaj la najbaraj komunumoj Apfeltrach, Stetten kaj Unteregg.