Digitalo (Digitalis el plantagacoj) estas genro konsistanta el ĉirkaŭ 19 specioj, kiuj aperas en Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko.
Ili havas grandajn cilindrecajn florojn, en kiujn eblas ŝovi homan fingron.
De tiu fakto venas ilia latina nomo digitalis (digitus = fingro), sed ankaŭ la nomoj en aliaj lingvoj, kiuj signifas "fingringo", "fingringa herbo" aŭ ion similan (germaneFingerhut, hispanededalera, nederlandeVingerhoedskruid; iom simila la anglafoxglove = vulpa ganto).
La plantoj estas parte du-, parte multjaraj.
La dujara purpura digitalo (digitalis purpurea) en la unua jaro produktas nur bazajn foliojn kaj en la dua jaro tigon, kiu povas atingi pli ol du metrojn, kun folioj kaj floroj.
Pluraj specioj, precipe la purpura digitalo, estis kaj estas uzataj kiel medikamentoj por fortigi la funkciadon de malforta koro;
ĝi enhavas alkaloidojn nomatajn digitoksino (C41H64O13) kaj digitalino (C35H56O14), kiuj efikas stimule al la koro.
Tro forta dozo povas esti danĝera.
La stimula efiko estas jam longe konata al la popola medicino;
la unua kuracisto, kiu science priskribis ĝin, estis William Withering en la 18-a jarcento.