Malgraŭ ke la termino diabeto kutime rilatas al sukera diabeto (tiel nomata de la antikvaj grekoj pro la ĉeesto de dolĉa urino), ekzistas ankaŭ alia afekcio nomata nesukera diabeto. Komuna simptomo de tiuj malsanoj estas nur la granda kvanto da urino produktita, ĉar la kaŭzoj, kaj aliaj simptomoj, estas tute malsamaj.
Diabetes mellitus, (melita diabeto aŭ sukera diabeto) ofte konata simple kiel diabeto, estas fakte grupo de oftaj endokrinaj malsanoj karakterizitaj per daŭraj altaj sukerniveloj en sango.[1][2] Diabetoj estas okazigitaj ĉu ĉar pankreato ne produktas sufiĉan insulinon, ĉu la ĉeloj de la korpo iĝas nereagaj al hormonaj efikoj.[3] Klasikaj simptomoj estas soifo, poliurio, perdopezo, kaj svaga vidkapablo. Se ĝi ne estas traktata, la malsano povas konduki al variaj sankomplikaĵoj, kiel misordoj de la korvaskula sistemo, okuloj, renoj, kaj nerva sistemo.[4] Netraktita aŭ malbone traktita diabeto respondecas pro proksimume 1.5 milionoj da mortoj ĉiujare.[1]
La ĉefaj tipoj de diabetoj estas la diabetoj de tipo 1 (ankaŭ nomita juna diabeto) kaj de tipo 2 (ankaŭ nomita matura diabeto), kvankam ekzistas ankaŭ aliaj formoj. La plej ofta komuna traktado por la tipo 1 estas anstataŭo de terapio pere de insulino (insulina injekto), dum kontraŭdiabetaj medikamentoj (kiel metformino kaj semaglutido) kaj modifoj de la vivostilo povas esti uzata por kontroli la tipon 2. Graveda diabeto, nome formo kiu stariĝas dum gravedo ĉe kelkaj virinoj, normale solviĝas tuj post nasko.
Je 2021, ĉirkaŭkalkulitaj 537 milionoj da personoj havis diabeton tutmonde nome ĉirkaŭ 10.5% de la plenkreskulara, kaj la tipo 2 estis ĉirkaŭ 90% el ĉiuj kazoj [mankas fonto]. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke ĉirkaŭ 2045, proksimume 783 milionoj da plenkreskuloj, tio estas 1 el 8, estos vivanta kun diabeto, reprezentante pliigon de 46% el la nunaj ciferoj.[5] La prevalenco de la malsano plue pliiĝas, plej drame en malriĉaj kaj mezriĉaj landoj.[6] La indicoj kaj proporcioj estas tre similaj ĉe viroj kaj virinoj, kaj la diabeto estis la sepa ĉefa kaŭzo de morto tutmonde.[7][8] La tutmonda sansistema elspezaro rilata al diabeto estis ĉirkaŭkalkulita je 760 mil milionoj da usonaj dolaroj jare.[9]
Signoj kaj simptomoj
La klasikaj simptomoj de netraktita diabeto estas poliurio, soifo, kaj pezoperdo.[10] Ankaŭ kelkaj aliaj nespecifaj signoj kaj simptomoj povas okazi, kiel ekzemple laciĝo, elĉerpiĝo, svaga vidkapablo, kaj generorgana jukado rilata al infekto pro fungoj de la genro Candida.[10] Ĉirkaŭ duono de la suferantaj individuoj povas esti ankaŭ sensimptomaj.[10] La tipo 1 prezentiĝas subite post antaŭklinika fazo, dum la tipo 2 havas pli malfacile konstateblan evoluon; pacientoj povas resti sensimptomaj dum multaj jaroj.[11]
Diabeta ketacidozo estas medicina urĝa misordo kiu okazas plej ofte en la tipo 1, sed povas okazi ankaŭ en la tipo 2 se ĝi estis longdaŭra aŭ se la individuo havas gravan disfunkcion ĉe la β-ĉeloj.[12] Troa produktado de ketokorpoj rezultas en signoj kaj simptomoj kiel naŭzo, vomado, ventra doloro, odoro de acetono en la spirado, profunda spirado konata kiel "spirado de Kussmaul", kaj en severaj kazoj malpliigo de la niveloj de konscio.[12] Hiperosmola hiperglukemia stato estas alia urĝa misordo karakterizita per dehidratiĝo sekva al severa hiperglukemio, kun rezultanta hipernatriemio rezultanta en ŝanĝoj de la mensa stato kaj ebla komato.[13]
Hipoglukemio estas agnoskita komplikaĵo de insulintraktado uzata kontraŭ diabeto.[14] Akuta apero povas inkludi mildajn simptomojn kiel ŝvitado, tremado, kaj palpitaciado, ĝis pli seriozaj efikoj kiuj inkludas damaĝitan kognadon, konfuzadon, nervatakojn, komaton, kaj pli rare morton.[14] Ripetitaj hipoglukemiaj epizodoj povas malaltigi la glukemia sojlo je kiu simptomoj okazas, kun rezultoj en mildaj simptomoj kiuj povas ne aperi antaŭ la kognaj damaĝoj ekokazas.[14]
Longdaŭraj komplikaĵoj
La ĉefaj longdaŭraj komplikaĵoj de diabeto rilatas al la damaĝo de sangaj vaskuloj kaj en makrovaskulaj kaj en mikrovaskulaj niveloj.[15][16] Diabeto duobligas la riskon de korvaskulaj malsanoj, kaj ĉirkaŭ 75% de mortoj ĉe personoj kun diabeto estas okazigata de korarteria malsano.[17] Aliaj makrovaskulaj misordoj estas apopleksio kaj periferia arteria malsano.[18]
Mikrovaskulaj malsanoj damaĝas la okulojn, renojn, kaj nervojn.[15] Damaĝo al la retino, konata kiel diabeta retinopatio, estas la plej ofta kaŭzo de blindeco en personoj de labora aĝo.[10] La okuloj povas esti damaĝitaj ankaŭ alimaniere, kiel pro la disvolviĝo de kataraktoj kaj glaŭkomo.[10] Oni rekomendas, ke personoj suferantaj pro diabeto vizitu optometriiston aŭ okulkuracisto almenaŭ unufoje jare.[19]
Diabeta nefropatio estas ĉefa kaŭzo de kronika renmalsano, kalkulita ekzemple por ĉirkaŭ 50% de pacientoj de dializo en Usono.[20] Diabeta neŭropatio, damaĝinta nervojn, manifestiĝas diversmaniere, kiel laŭ sensaj malkapabloj, neŭropatia doloro, kaj disfunkciigo de aŭtonoma movkapablo (kiel ĉe sintena hipotensio, diareoj, kaj erektiĝa disfunkciigo).[10] Perdo de dolorsento antaŭdisponigas al traŭmato kiu povas rezulti en diabetpiedaj problemoj (kiel ekzemple ulceriĝo), nome la plej ofta kaŭzo de netraŭmataj amputoj de malsupraj membroj.[10]
Baze sur etendaj datumoj kaj nombraj kazoj de malsanoj pro galŝtonoj, ŝajnas, ke povas ekzisti kaŭzan ligon inter diabeto de tipo 2 kaj galŝtonoj. Personoj kun diabeto estas je pli alta risko disvolvigi galŝtonojn kompare kun personoj kiuj ne suferas diabeton.[21]
Estas ligilo inter kogna misordo kaj diabeto; studoj montris, ke diabetuloj estas je pli granda risko de kogna dekadenco, kaj havas pli grandan indicon de dekadenco kompare kun tiuj kiuj ne suferas diabeton.[22] La malsano ankaŭ antaŭdisponigas al faloj ĉe maljunuloj, speciale tiuj traktitaj per insulino.[23]
Sukera diabeto
Daŭra hipergluk(oz)emia stato estas karakteriza por la afekcio nomata sukera diabeto (medicin-latine: Diabetes mellitus).
Sukera diabeto estas kronika malsano. Ĉe tiu ĉi afekcio, la sangosukera nivelo estas tiom alta (pli ol 7,0 mmol/l (125 mg/dl) da glukozo en la sango, post manĝ-fasto), ke ĝi aperigas glukozon en la urino post ekmanĝado, efiko kutime uzata por diagnoza urin-testo. Karakterizaj simptomoj de sukera diabeto estas: pliiĝo de malsato, soifo ĝis soifego, troiĝo de urinado. Notindas ke 85-90% de la pacientoj kun sukera diabeto estas dikuloj. Tio montras al ni la gravecon adekvate manĝi por preventi la malsanon kaj por helpi ekvilibri la glukozemion, kiam la malsano jam estas.
Gravas do, unue, korekte manĝi, kaj samtempe praktiki fizikajn ekzercojn. Nur poste oni devas uzi medikamentojn.
Sukera diabeto estas la rezulto de inhibita kapablo metabole disigi glukozon. Ĉar la glukozo ne estas oksidigita aŭ ŝanĝita en stok-formojn je normala rapido, ĝi akumuliĝas en la sango.
Sangosukeraj niveloj reguliĝas per hormonoj sekreciataj el iaj glandoj. Ĉi tiuj hormonoj inkludas epinefrinon (adrenalinon) el la surrena medolo, kaj insulinon kaj glukagonon el la pankreato. Altaj sangosukeraj niveloj stimulas la adekvatan kvanton de produktiĝo de insulino. La insulino tiam helpas formeti glukozon el la sango, transdonante ĝin en ĉelojn kaj akcelante la rapidon, je kiu ĝi ŝanĝiĝas en glikogenon kaj lipidojn.
Epinefrino kaj glukagono havas efikon kontraŭ tiu efiko de insulino; ili ekscitas la ŝanĝon de glikogeno en glukozon. Ordinare ĉi tiuj sekreciaĵoj ekvilibras tiel, ke la glukoza nivelo en la sango restas inter normalaj limoj. Sed teruro aŭ kolero kaŭzas la ellason de plia epinefrino, tiel stimulante la ŝanĝon de glikogeno en glukozon, kaj la sangosukera nivelo leviĝas.
Oni kuracas diabeton per injektado de insulino aŭ per dozado de drogoj kiuj stimulas la korpon produkti pli da insulino. La diabeto mem povas nun bone esti kontrolata per modernaj metodoj. Laŭregula kontrolo estas grava.
Se la terapio ne estas bone farita, rezultas gravaj sekvaj malordoj:
koronariaj malsanoj, ĉefe infarkto; la risko havi infarkton estas ege pli granda por diabetuloj.
malbona sangofluo en la kruroj
okulproblemoj
cerboproblemoj
renoproblemoj
Situacioj eblaj:
pankreato produktas insulinon, sed:
pro la progresiva detruo de la organo, kaj sekve de la insuletoj de Langerhans, okazas malpliiĝo de la produktado de insulino, kiel en kelkaj malsanoj (kronika pankreatito);
insulino ne regule eniras en la ĉelon, ĉar:
aŭ la "seruro" havas problemon
aŭ la nombra kvanto de "seruroj" estas tro malmulta
En ĉiuj situacioj la insulino ne bone povas transporti glukozon el la sangovazo en la ĉelojn; pro tio la glukozo plialtiĝas en la sango.
La pankreato produktas kaj insulinon (en la insuletoj de Langerhans) kaj enzimojn. Ĝi sekrecias la insulinon en la sangvazojn; ankaŭ ĝi ekskrecias la enzimojn en la duodenon, kie ili partoprenas en la metabolo de la manĝaĵoj.
pankreato ne produktas insulinon
do, la malsano aperas en la infaneco
sed povas aperi eĉ en la maljuneco
La rolo de hepato
Nokte, malfru-matene kaj posttagmeze estas la hepato, kaj ne la pankreato, kiu regulas gluk(oz)emian ekvilibron. Pro tio necesas trakti ĝin kiel eble plej atente. Se en la hepato estas tro da graso ekzemple...
Ĉiuj scias, ke diabeto estas ‘pankreata malsano’. Ja insulinon produktas beta-ĉeloj, kiuj troviĝas en pankreato. Sed tamen malmultaj scias, ke la dua ĉefa rolulo de gluk(oz)emia ekvilibro estas hepato. Pankreato produktas insulinon, sed hepato estas la vera ekvilibrilo de gluk(oz)emio, lipidoj kaj, parte, de sangopremo.
Eble vi jam aŭdis pri insulino ‘baza’ kaj ‘postmanĝa’.
La hormono estas la sama, sed ĝi funkcias en du malsamaj manieroj. Post manĝoj, kiam glukozo transiras de intesto al sango , insulino permesas al glukozo ‘eniri’ en ĉeloj. Sed ekstere de la tempodaŭro, kiam la bezonata energiliveranto glukozo estas elĉerpebla el la manĝaĵo, de kie venas la glukozo necesa por la cerbo kaj la tuta organismo?
Ĝi estas ellasita fare de la hepato kaj muskoloj, kiuj agas kiel ‘stoko de glukozo’: ili prenas glukozon el de la sango post la manĝoj kaj ĝin ‘gardas’ en formo de glikogeno. Hepato povas akumuli ĝis 100 gramojn da glukozo. Tiun ĉi proceson reguligas la niveloj de insulino kaj de sia ‘kontraŭa’ hormono , la glukagono.
La hepato estas tre sentiva je insulino kaj pliigo, eĉ malgranda, de insulinokoncentriĝo povas rimarkinde malpliigi la ‘interna’ produktado de glukozo, krome, post la manĝoj, la insulinoresistanta hepato ne ĉesas, kiel ĝi devus, enmeti glukozon en la sangon, pliigante la glukemion postmanĝa.
En homoj kun diabeto, kaj eĉ pli en homoj tro pezaj (sufiĉas iom da abdomen-graso), tiu ĉi mekanismo funkcias malpli bone. Hepato kaj muskoloj ellasas tro da glukozo nemanĝinte kaj pludaŭras ellasi ĝin eĉ post la manĝoj, kiam ne estus iu ajn bezono. Tiu ĉi fenomeno nomita hepata insulinoresisto havas precizan kaŭzon: tro da grasoj en hepato (kaj muskoloj).
Notu bone: tiu ĉi paragrafo estas (parta) traduko el teksto de itala revuo pri sano.[24]
Fiziopatologio
Post manĝo la gluk(oz)emio plialtiĝas; pro tio la pankreato sekrecias insulinon en la sangon; tiam enirigas glukozon en la ĉelon, dum (korpa) laboro la insulino estas foruzita. Kiam la gluk(oz)emio estas alta la hepato ĉesas liberigadon de glukozo, kaj inter manĝoj la hepato denove ĝin liberigas.
Kiam glukozemio estas pli ol 10,0 mmol/dL (180 mg/dL):
La reno ekskrecias glukozon en la urinon; la glukozurio kuntrenas akvon, kaj aperas poliurio. Pro tio estas granda soifo kaj ankaŭ kelkaj infanoj urinas en la liton. La glukozo en kontakto kun la vagino favoras la elkreskadon de fungoj (mikozo), aperigante prurigon.
Kiam gluk(oz)emio estas malpli ol 7,0 mmol/L (125 mg/dL), aliaj fakaj fontoj indikas malpli ol 4,4 mmol/dL (80 mg/dL):
Mankas glukozo en la ĉelo; do la persono malsatas, kaj ingestas pli da manĝaĵoj.
Kiel nia organismo bezonas la saman energion, ĝi konsumas:
do, aperas mikroangiopatio, ĉefe je renoj, kondukante al kronika rena nesufiĉo, kaj hipertensio okuloj, kondukante al la blindeco
ankaŭ:
pli granda depono de kolesterolo, ĉefe LDL; do, aperas makroangiopatio, kaj kune hipertensio, aperante lezoj je
koro
kruroj; aperante oblitera(???) arteriopatio kaj gangreno
ankaŭ neŭropatio:
en la periferio aŭtonoma; kun diareo kaj frua ejakulo
en la piedo
Dum gravedeco;
20% de ĉiuj gravedaj inoj
post gravedeco:
perturbo povas ĉesi
perturbo povas resti kiel netolero al glukozo
perturbo povas evolui al klinika diabeto
Testmetodoj
fasta gluk(oz)emio (mezurita ĝenerale matene post almenaŭ 8 horoj da fastado/nemanĝado)
okaze ke pli ol 7,0 mmol/dL (125 mg/dL): indikas diabeton
okaze ke inter 6,0 kaj 7,0 mmol/dL (110 kaj 125 mg/dL): postmanĝaĵa aŭ kurba glukozemio
postmanĝaĵa glukozemio
okaze ke pli ol 7,8 mmol/L (140 mg/dL: favoras diabeto kontrolon de pacientoj
orala ekzameno de tolerado al glukozo
okaze ke pli ol 11,1 mmol/L (200 mg/dL) post du horoj: indikas diabeton
glukozida hemoglobino (HbA, HbA1c)
por la horizontala sinsekvo (???) de pacientoj. Estas unu el la ĉefaj ekzamenoj, ĉar permesas al la kuracisto la diagnozon de kronika kontrolo (???), al li (ŝi) donante sekurecon pri la reala sekvado de la orientadoj je la paciento.
frutozamino
glukozurio
ketonurio
Ĉefe ĉe la pacientoj, ĉe kiuj la gluk(oz)emio estas pli ol 16,7 mmol/L (300 mg/dL)
mikroalbumin en la urino; testo,
kiu montras la alterojn (???) ĉe la renoj, la koro, kaj la okuloj. Ne forgesu ĝin fari ekde
la unua fojo post la diagnozo de la patologio. Kaj la daŭra kontrolmaniero dependas de la unuaj
diagnozrezultatoj.
Mezurado kaj adekvata injektado
Tradicie oni nur povis konstati tro altan nivelon de sukeroj (sakaridoj) en la urino, kio nur okazas super la nivelo de pli ol ĉ. 10,0 mmol/L (180 mg/dL) en la sango (pro la sojlo-nivelo de la reno de statistika averaĝulo). Nun oni povas mezuri la nivelon rekte en la sango kaj kontraŭagi kaj kontroli bonan nivelon.
Ne nur la kuracisto povas fari mezuradon, ankaŭ la paciento mem povas fari tion ĉiutage, se necesas aŭ bezonas. Komfortaj mezuriloj estas disdonitaj, ofte eĉ tute senkoste. Laŭ la mezurita nivelo la adekvata kvanto de insulino estas poste injektita. Tiu metodo estas multe pli preciza ol la nura kontrolo kaj prikalkulado de la manĝaĵoj. Kaj tio ebligas pli normalan vivon al la pacientoj.
Se la paciento bezonas regulajn injekciojn de insulino, li antaŭ ĉiu manĝado elprenas guteton de sango el fingro kaj metas ĝin sur eron el plasto metita en glukozometron. Post kelkaj sekundoj aperas la mezurita valoro. Depende de la mezurita valoro kaj la planita kvanto (karbonhidrata ekvivalento) de la manĝotaĵo oni injekcias pli aŭ malpli grandan kvanton de insulino.
Ĝis antaŭ kelkaj jaroj (ĉ. 2000) oni ofte sendis pacientojn al speciala kliniko kie ekzakta plano por manĝaĵoj estis trejnita kaj adekvataj kvantoj de insulino estis fiksitaj. Tiu proceduro estis nomita alĝustigo. Tio devis esti ripetita post kelkaj monatoj. Malgraŭ disciplino pri manĝado okazis deviadoj, parte eĉ danĝeraj, de la atingitaj valoroj de sanga sukero, des pli grandaj estis la deviadoj ĉe ne bone disciplinaj pacientoj.
La daŭra kontrolado de la sukero-valoroj en la sango kaj adekvata ŝanĝo de la insulino-dozoj estas ne nur pli komforta, pli preciza, sed ankaŭ multe malpli kosta.
Kuracado
En la kazo de diabeto de maljunuloj eblas la perbuŝa apliko de acarboso.
dieto
subtenaj grupoj
aerobiaj ekzercoj
drogoj
Ekstrakto de sojo PGF2901 (SoyBean/sojofabo), unu supkulero antaŭ la ĉefaj manĝaĵoj dum la tuta vivo preventas
la eniron de la glukozo en la sangon, kaj sammaniere de la graso. Estas fantasta kuracilo (???)
por la kontrolo de la diabetulo kaj ĝia malsano.
Sulfonilureoj kaj bigvanidoj ĉefe, sed nuntempe jam aliaj. Ni devas kompreni ke ĉe diabeto de la tipo 2
en la komenco de la malsaneco ni povas uzi nur korektajn manĝaĵojn, ekzercojn kaj SoyBeanon. Post kelke da
tempo ni devos uzi ankaŭ sulfonilureojn, kaj poste bigvanidojn, kaj finfine ĉiuj pacientoj devos uzi insulinojn.
Insulinoj; 2 aŭ pli fojojn je tago; tio individue dependas de ĉiu aparta paciento (vidu antaŭan alineon pri mezurado):
a) porka insulino
b) bova insulino
c) porka + bova insulinoj
d) tiel nomata "homa", kiu fakte estas sinteza insulino:
d.1) semisinteza
d.2) biosinteza
futuro:
- Vakcinoj kontraŭ Diabeto de la tipo 1
Socia agado
Internacia Diabeto-Tago estas la tago specifita tutmonde ĉiujare sur la 14-a de novembro por levi la konscion pri la diabeta malsano. La Internacia Kampanjo pri Konscio pri Diabeto estas okazigita ĉiujare ĉirkaŭ malsama temo kiu koncernas la komunumon, kiel selektite fare de la Internacia Diabeta Asocio. Temoj kiujn la diabetaj tagoj traktis tra la jaroj estis, ekzemple, diabeto kaj homaj rajtoj, diabeto kaj vivostilo, diabeto kaj malsana obezeco, diabeto ĉe infanoj kaj adoleskantoj, kaj pli. En la jaroj 2009-2013 la ĉefa temo elektita estas edukado kaj prevento de diabeto. En Internacia Diabeta Tago, diversaj okazaĵoj rilataj al la ĉiujara temo, prelegoj, renkontiĝoj, radio- kaj televidprogramoj, ekspozicioj, gazetarkonferencoj, sporteventoj kaj pli estas okazigitaj tra la tuta mondo, por levi konscion pri la temo.
Ĉe aliaj animaloj
Diabeto povas suferigi ankaŭ mamulojn aŭ reptiliojn.[25][26]Birdoj ne disvolvigas diabeton pro sia nekutima alta tolero de altaj glukozajn sangonivelojn.[27]
Ĉe animaloj, diabeto estas plej ofte trafita ĉe hundoj kaj katoj. Mezaĝaj animaloj estas la plej ofte suferigitaj proe. Hundinoj estas duoble pli verŝajne suferigitaj ol virhundoj, dum laŭ kelkaj fontoj, virkatoj estas pli pretaj al tiu sufero ol katinoj. Ĉe ambaŭ specioj, ĉiuj rasoj povas esti tuŝitaj de la malsano, sed kelkaj malgrandaj hundorasoj estas aparte plej probable suferantaj diabeton, kiel ekzemple miniaturaj pudeloj.[28]
Diabeto ĉe Felinenoj estas rimarkinde tre simila al la homa tipo de diabeto 2a. La Birma, rusblua, Abisena, kaj Norvega arbara katrasoj estas sub pli alta risko ol aliaj katrasoj. Ankaŭ tropezaj katoj estas sub pli alta risko.[29]
La simptomoj povas rilati al perdo de fluaĵoj kaj poliurio, sed la evoluo de la malsano povas esti ankaŭ malklara kaj komplika. Diabetaj animaloj estas pli pretaj al ricevo de infektoj. La longdaŭraj komplikaĵoj rekonataj ĉe humoj estas multe pli raraj ĉe animaloj. La principoj de traktado (perdopezo, buŝaj kontraŭdiabetiloj, subhaŭta insulino) kaj administrado de urĝaj kazoj (ekz. ketoacidozo) estas similaj al tiuj ĉe homoj.[28]
Gesellschaft für Rehabilitation bei Verdauungs- und Stoffwechselkrankheiten e. V. (Hrsg.): Diabetes-Lesebuch. Wissenswertes für den Alltag mit Diabetes. Pabst Science Publishers, Lengerich 2011, ISBN 978-3-89967-695-2.
Burkhard Göke/Klaus G. Parhofer/Carsten Otto: Das Praxisbuch Diabetes mellitus. Urban & Fischer, München u. a. 2002, ISBN 3-437-22930-3.
Monika Grüsser, Viktor Jörgens, Michael Berger, Vor dem Essen Insulin, Deutscher Ärzte-Verlag Köln
Renate Jäckle, Axel Hirsch, Manfred Dreyer: Gut leben mit Typ-1-Diabetes. Arbeitsbuch zur Basis-Bolus-Therapie. 7. Auflage. Elsevier/ Urban & Fischer, München 2010, ISBN 978-3-437-45756-2.
Hellmut Mehnert, Eberhard Standl, Klaus-Henning Usadel, Hans-Ulrich Häring (Hrsg.): Diabetologie in Klinik und Praxis. Thieme, Stuttgart u. a. 2003, ISBN 3-13-512805-9, auch als Google-Book[30]
G. Restori, Il diabete mellito. Fisiopatologia, clinica e terapia., Piccin, 1991, ISBN 978-88-299-0915-5.
Carlo M. Rotella, Edoardo Mannucci, Barbara Cresci, Il diabete mellito. Criteri diagnostici e terapia: un aggiornamento, SEE Editrice Firenze, 1999, ISBN 978-88-8465-009-2.
Yves de Saint Jean, Dr Valérie Gouze, Le Gourmet Diabétique, Aqualyne, 2012 (ISBN 978-2954182902).
Helmut Schatz, Andreas F. H. Pfeiffer (eld.): Diabetologie kompakt. Grundlagen und Praxis. 5. Auflage. Springer, Heidelberg 2014, ISBN 978-3-642-41358-2.
Viviane Scherenberg: Patientenorientierung. Compliance und Disease Management Programme. Praxisbeispiel Diabetes mellitus Typ 2. Verlag für Wissenschaft und Kultur, Stuttgart u. a. 2003, ISBN 3-936749-43-4.
Matthias B. Schulze, Kurt Hoffmann u. a.: An Accurate Risk Score Based on Anthropometric, Dietary, and Lifestyle Factors to Predict the Development of Type 2 Diabetes. En: Diabetes Care Band 30, 2007, S. 510–515, doi:10.2337/dc06-2089(el Deutschen Diabetes-Risiko-ScoreArkivigite je 2015-05-08 per la retarkivo Wayback Machine).
Andreas Thomas: Das Diabetes-Forschungs-Buch. Neue Medikamente, Geräte, Visionen. 2. überarbeitete und erweiterte Auflage. Kirchheim + Co, Mainz 2006, ISBN 3-87409-411-1.
William E. Winter, Maria Rita Signorino, Diabetes Mellitus: Pathophysiology, Etiologies, Complications, Management, and Laboratory Evaluation : Special Topics in Diagnostic Testing, Amer. Assoc. for Clinical Chemistry, 2002, ISBN 978-1-890883-62-1.
Zerón Agustín. La enfermedad periodontal y la Diabetes, Conceptos actuales. Rev Diabetes Hoy, Para el Médico. 1998; 15:80-3.
↑ (Aprilo 2018) “Inequalities in the prevalence of diabetes mellitus and its risk factors in Sri Lanka: a lower middle income country”, International Journal for Equity in Health17 (1), p. 45. doi:10.1186/s12939-018-0759-3.
↑ (May 2018) “Global Economic Burden of Diabetes in Adults: Projections From 2015 to 2030”, Diabetes Care41 (5), p. 963–970. doi:10.2337/dc17-1962. 3538441.
↑ (Junio 2010) “Diabetes mellitus, fasting blood glucose concentration, and risk of vascular disease: a collaborative meta-analysis of 102 prospective studies”, Lancet375 (9733), p. 2215–2222. doi:10.1016/S0140-6736(10)60484-9.
↑ (January 2013) “2013 ACCF/AHA guideline for the management of ST-elevation myocardial infarction: a report of the American College of Cardiology Foundation/American Heart Association Task Force on Practice Guidelines”, Circulation127 (4), p. e368. doi:10.1161/CIR.0b013e3182742cf6.
↑ (11a de Marto 2018) “Complications of Diabetes 2017”, Journal of Diabetes Research2018, p. 3086167. doi:10.1155/2018/3086167.
↑Wing, Edward J. (2022) Cecil Essentials of Medicine, 10‑a eldono, Pennsylvania: Elsevier, p. 282–297, 662–677. ISBN 978-0-323-72271-1.
↑ (March 2022) “Obesity, Type 2 Diabetes, Lifestyle Factors, and Risk of Gallstone Disease: A Mendelian Randomization Investigation”, Clinical Gastroenterology and Hepatology20 (3), p. e529–e537. doi:10.1016/j.cgh.2020.12.034.
↑ (Decembro 2005) “Cognitive decline and dementia in diabetes--systematic overview of prospective observational studies”, Diabetologia48 (12), p. 2460–2469. doi:10.1007/s00125-005-0023-4.
↑ (November 2016) “Diabetes mellitus and risk of falls in older adults: a systematic review and meta-analysis”, Age and Ageing45 (6), p. 761–767. doi:10.1093/ageing/afw140.
↑ModusArkivigite je 2011-09-03 per la retarkivo Wayback Machine, kies artikoloj kaj intervjuoj al gravaj italaj kuracistoj estas legeblaj ankaŭ rete.
↑ (Aprilo 2018) “Comparative occurrence of diabetes in canine, feline, and few wild animals and their association with pancreatic diseases and ketoacidosis with therapeutic approach”, Veterinary World11 (4), p. 410–422. doi:10.14202/vetworld.2018.410-422.
↑ (8a de Julio 2022) “Revisiting glucose regulation in birds - A negative model of diabetes complications”, Comparative Biochemistry and Physiology. Part B, Biochemistry & Molecular Biology262, p. 110778. doi:10.1016/j.cbpb.2022.110778. 250404382.
Ludovicus Baekelandt Geboren 17 januari 1774 Lendelede Overleden 2 november 1803 Brugge Straf Doodstraf Ludovicus Baekelandt of Lodewijk Baekelandt (Lendelede, 17 januari 1774 – Brugge, 2 november 1803) was de leider van een roversbende die op het einde van de 18e eeuw in West-Vlaanderen actief was. Baekelandt werd geboren in de Stinkputten te Lendelede, uit een incestueuze verhouding tussen Carolus Baekelandt en diens stiefdochter Anna-Maria De Jaegere. Hij werd op zesjarige leeftijd (een ...
Dertien van de Zweeds-Amerikaanse pioniers. Tijdens de Zweedse emigratiegolf naar de Verenigde Staten in de negentiende en begin twintigste eeuw vertrokken 1,3 miljoen Zweden naar de VS. Achtergrond De belangrijkste motivatie hiervoor was de beschikbaarheid van goedkope, hoogkwalitatieve landbouwgrond in het noordwesten (Upper Midwest, het gebied vanaf Illinois tot aan Montana) en goedbetaalde banen in de machinebouw en fabrieken in Chicago, Minneapolis, Worcester en diverse kleine steden. De...
Building in New York., United StatesFifth Church of Christ, ScientistFifth Church of Christ, ScientistGeneral informationArchitectural styleClassical Revival.Town or city9 East 43rd Street near Madison Avenue, Manhattan, New York, New York.CountryUnited StatesConstruction started1921Completed1921 Fifth Church of Christ, Scientist is a historic Classical Revival-style Christian Science church building located at 9 East 43rd Street near Madison Avenue and Grand Central Terminal in Manhattan, Ne...
Pour un article plus général, voir Shoah en France. Union générale des israélites de FranceHistoireFondation 29 novembre 1941Dissolution 1944CadreSigle UGIFType AssociationSiège ParisPays Francemodifier - modifier le code - modifier Wikidata Les bureaux de l'Union Générale des Israélites de France en 1942. L’Union générale des israélites de France (UGIF) est un organisme créé par une loi française du Gouvernement de Vichy du 29 novembre 1941 à la suite d'une demande al...
American drama streaming television limited series Self MadePosterAlso known asSelf Made: Inspired by the Life of Madam C. J. WalkerGenreDramaBased onOn Her Own Groundby A'Lelia BundlesStarring Octavia Spencer Tiffany Haddish Carmen Ejogo Garrett Morris Kevin Carroll J. Alphonse Nicholson Blair Underwood Music byLarry GoldingsCountry of originUnited StatesOriginal languageEnglishNo. of episodes4 (list of episodes)ProductionExecutive producers Janine Sherman Barrois Elle Johnson Maverick Carte...
Head of a state National Guard For other than the office of State adjutant general within the United States, see Adjutant general. State Adjutant General Texas historical marker in Camp Mabry Each state in the United States has a senior military officer, as the state adjutant general, who is the de facto commander of a state's military forces, including the National Guard residing within the state, the state's naval militia, and any state defense forces. This officer is known as TAG (The Adju...
Moving along the ground on hands and knees This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Crawling human – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (November 2010) (Learn how and when to remove this template message) This article is about the human motion. For other uses, see Crawl (disambiguation)....
The topic of this article may not meet Wikipedia's notability guideline for books. Please help to demonstrate the notability of the topic by citing reliable secondary sources that are independent of the topic and provide significant coverage of it beyond a mere trivial mention. If notability cannot be shown, the article is likely to be merged, redirected, or deleted.Find sources: The Complete Book of Dwarves – news · newspapers · books · scholar · JSTO...
A arte rupestre do extremo sul da península Ibérica, conhecida localmente como arte sureño (arte sulista), refere-se a um conjunto de arte rupestre existente primariamente nas províncias de Cádis, bem como na de Málaga, na Andaluzia (Espanha). Trata-se de mais de 180 cavernas e abrigos com representações pré-históricas em forma de pinturas e gravuras. As figuras mais antigas do conjunto datam do Paleolítico Superior. Um exemplo desta época são as gravuras de cavalos da Caverna do...
New Zealand women's cricket team in India in 2003–04 India New ZealandDates 23 November – 16 December 2003Captains Mamatha Maben Maia LewisTest seriesResult 1-match series drawn 0–0Most runs Hemlata Kala (110) Haidee Tiffen (84)Most wickets Neetu David (6) Rebecca Steele (5)One Day International seriesResults India won the 5-match series 4–1Most runs Jaya Sharma (309) Maria Fahey (209)Most wickets Deepa Marathe (8) Aimee Watkins (5)Player of the series Jaya Sharma (I...
Chilean football manager (born 1953) In this Spanish name, the first or paternal surname is Pellegrini and the second or maternal family name is Ripamonti.This biography of a living person needs additional citations for verification. Please help by adding reliable sources. Contentious material about living persons that is unsourced or poorly sourced must be removed immediately from the article and its talk page, especially if potentially libelous.Find sources: Manuel Pellegrini...
1611 English translation of the Bible KJB redirects here. For other uses, see KJB (disambiguation) and King James Version (disambiguation). This article's lead section may be too long. Please read the length guidelines and help move details into the article's body. (December 2023) King James VersionThe title page to the 1611 first edition of the Authorized Version of the Bible by Cornelis Boel shows the Apostles Peter and Paul seated centrally above the central text, which is flanked by Moses...
CCRD Burinhosa Nome Centro Cultural Recreativo e Desportivo de Burinhosa Fundação 1957 (66 anos) Pavilhão Pavilhão Gimnodesportivo Burinhosa[1] Localização Burinhosa (Pataias), Alcobaça, Portugal Presidente Adelaide Raimundo [2] Treinador Alexandre Pinto Patrocinador Atlantic ServiceD&F Construcion Material esportivo Adidas Competição Liga Sport Zone Taça de Portugal Taça da Liga LS2017-18TP2017-18TL2017-18 Quartos-de-final (8º na fase regular) Quartos-de-final Quarto...
Trinidadian and Tobagonian musician (1943–2000) This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Sundar Popo – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (June 2022) (Learn how and when to remove this template message) UstadSundar PopoHBMBornSundarlal Popo Bahora(1943-11-04)4 November 1943Monkey Town, Barr...
American media franchise JumanjiThe current logo of the franchiseCreated byChris Van AllsburgOriginal workJumanji (1981)OwnerBooks: Houghton Mifflin Harcourt Films: Sony Pictures EntertainmentPrint publicationsBook(s) Jumanji (1981) Zathura (2002) Films and televisionFilm(s) Jumanji (1995) Zathura: A Space Adventure (2005) Jumanji: Welcome to the Jungle (2017) Jumanji: The Next Level (2019) Animated seriesJumanji (1996–1999)GamesTraditional Jumanji: The Game (1995) Zathura: Adventure is Wai...
The Nobel Prizes were established according to the will of the Swedish industrialist and inventor, Alfred Nobel and are awarded to individuals who have excelled in the fields of chemistry, physics, physiology or medicine, literature, economics and peace. Since 1951, eleven South African-born individuals have been awarded.[1] Laureates Year Image Laureate Born Died Field Citation Citizens 1951 Max Theiler 30 January 1899 Pretoria, Gauteng, South Africa 11 August 1972 New Haven, Connect...
Cet article est une ébauche concernant une compétition de football et l’Océanie. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations des projets correspondants. Cet article traite de l'épreuve masculine. Pour la compétition féminine, voir Coupe d'Océanie féminine de football. Coupe d'Océanie de football Généralités Sport football Création 1973 Organisateur(s) Confédération du football d'Océanie Éditions 10 éditions Périodic...
Talk of the Devil Студийный альбом группы Мастер Дата выпуска 1992 Дата записи февраль 1992 Жанры трэш-метал Длительность 33:36 Продюсеры Андрей Большаков Алик Грановский Михаил Серышев Страна Россия Язык песен английский Лейблы «Moroz Records» (1992) «CD-Maximum» (2002, 2007) Профессиональные р...