Temas pri interkrutejo inter krutegaj rokomuroj, kun deklivoj pli ol 500 m altaj kaj tre uzataj de la homo laŭlonge de la historio, ĉar estis natura trapasejo de Sierra Morena kaj ĉefa kontaktejo inter Andaluzio kaj la Centra Altebenaĵo, Kastilio-Manĉo, aŭ kio samas, kun la resto de Hispanio. Tiele tra Despeñaperros ĉiam pasis gravaj komunikvojoj tiom pere de ŝoseoj, (la aŭtoŝoseo radia A-4), kiom pere de fervojo. La fervoja aliro estis la plej grava de la tuta Andaluzio (escepte de la linio Mérida–Sevilo) ĝis 1992, pro la konstruo de la linio tutrapidaPuertollano–Córdoba (90 km okcidente).