La Dek du Apostoloj de Irlando (ankaŭ konataj kiel "Dek du Apostoloj de Erin", irlandeDu Aspal Déag na hÉireann, angleTwelve Apostles of Ireland ) estis dek du fruaj kristanismaj monaĥaj irlandanoj de la 6-a jarcento, kiuj studis kristanismon sub la klera monaĥo Finnian of Clonard (mortis en 549, poste nomata Sankta Finiano) ĉe lia fama monaĥa lernejo ĉe Cluain-Eraird ("paŝtejo de Eraird"), nun Clonard en graflando Meath.
La abatejo Clonard, situanta borde de la rivero Boyne en moderna distrikto Meath estis unu el la ĉefaj monaĥaj lernejoj en frua kristana Irlando. Dum la 6-a jarcento, kelkaj el la plej gravaj nomoj en la historio de irlanda kristaneco studis en la monaĥejo. Oni diras, ke la averaĝa nombro da akademiaj lernantoj en la abatejo estis 3000. Dek du studentoj, kiuj studis sub la sankta Finiano iĝis konataj kiel la "Dek du Apostoloj de Irlando".
Sanktuloj
Sankta Brendan de Birr
Sankta Brendan de Clonfert
Sankta Cainnech de Aghaboe
Sankta Ciarán de Saigir (laŭ iuj tradicioj, anstataŭ li listiĝas Finnian de Clonard mem)