Dejlo (Dyle en franca: [dil], kaj Dijle en nederlanda: [ˈdɛi̯lə]), estas rivero en centra Belgio, maldekstra alfluanto de Rupel. Ĝi estas 86 kilometrojn longa. Ĝi fluas tra la Belgiaj provincoj Valona Brabanto, Flandra Brabanto kaj Antverpeno. Ties elfluejo estas en Houtain-le-Val, ĉe Nivelles en Valona Brabanto.