- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Davíð.
Davíð Oddsson (IPA: [ˈtaːvið ˈɔtsɔn]) (naskiĝis la 17-an de januaro 1948 en Reykjavík) estas islanda verkisto kaj politikisto. Li estis longtempa urbestro de Rejkjaviko kaj la plej longtempa ĉefministro en Islando. Poste li estis ĉefdirektoro de la islanda Centra banko ĝis 27-a de februaro 2009. En februaro 2009 nova ĉefministro Jóhanna Sigurðardóttir petis lin kaj la ceteraj direktoroj rezigni. Davíð rifuzis tion fari. Poste la nova registaro leĝe malfondis la oficon, kaj fondis novan, fakte anstataŭante Davíð Oddsson.
Davíð estas lerninto de la Rejkjavika Gimnazio.