La vilaĝo situas piede de sufiĉe larĝa valo. Dalur fakte signifas "Valo" en la feroa lingvo. Malgranda vojo ekzistas inter Dalur kaj la plejsuda pinto de la insulo. El tie eblas ekskursi ĝis la birdklifoj Skorin. La preĝejo de Dalur estis konstruita en 1957 : antaŭ ekzistis neniu.