Dávid Vitézy devenis el juda familio. Ekde sia aĝo 15 li estis aktiva en trafiko de Hungario, en 2005 li estis motoro de la nova dumnokta publika trafiko de la ĉefurbo. Li maturiĝis en juda gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris ekonomikan diplomon en Budapeŝta Teknika kaj Ekonomia Universitato en 2010. Post la diplomo li estris la ĉefurban trafikon. Ekde 2016 li estis muzeestro de la trafika muzeo.