Czarnków troviĝas en la norda parto de Grandpollando, en distrikto Czarnkowsko-Trzcianecki. En la urbo situas administreja sidejo de la distrikto kaj komunumo. La urbon ĉirkaŭas kampa komunumo Czarnków. Czarnków troviĝas 35 km de Piła, 70 km de Poznano kaj 23 km de Trzcianka. Rivero Noteć trairas la urbon[1].
Historio
La unua mencio de Czarnków devenas de 1025 sed jam en prahistorio ekzistis setlejo ĉi tie. Poste konstruiĝis piasta kastelo, en 1107 konkerita de Boleslavo la 3-a (Pollando). En 1192 Mieszko Stary donis la kastelon al Dzierżykraj Nałęczowski, kiu komencis Czarnkowski familion. Ekde 13 jarcento Czarnków iĝis kasteldistrikto kaj ekhavis urbanrajtojn en 1397. La familio Czarnkowski regis la urbon ĝis 1727. En mezepoko okazis apudlimaj foiroj. En 1919 ribeluloj de Grandpollando batalis por liberigo de Czarnków.
En Czarnków naskiĝis Janko el Czarnków - pola kronikisto de la 14-a jarcento[1].
preĝejo de Sankta Mario Magdaleno, konstruita en 1580 kaj surkonstruita en 17-a kaj 18-a jarcentoj,
Malnova Juda Tombejo de 19-a jarcento,
urbodomo de 19-a jarcento,
bierfarejo, konstruita je la fino de 19-a jarcento,
grenomagazeno de la unua duono de 19-a jarcento.
Kulturo
En Czarnków ekzistas la Urba Kultura Centro, kiu organizas la plejmulton de kulturaj aranĝoj. Krom tio ekzistas la Urba Publika Biblioteko, kinejo Światowid, Muzeo de la lando Czarnków. La urbo havas amfiteatron en la parko.
Semajnorevuo Nadnoteckie Echa, kiu temas pri arbaro Noteć, estas eldonata en Czarnków[3].