Curtuiușu Mare [kurtujuŝu mare] (hungare: Nagykörtvélyes) estas vilaĝo en Rumanio sude de Baia Mare. En 1910 ĝi havis 1003 loĝantojn (rumanoj); en 1992 435 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1405, kiel Kwrthueles. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Közép-Szolnok, poste Szatmár vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Valea Chioarului.
Fonto
Eksteraj ligiloj