Cuieșd [kujeŝd] (hungare: Székelykövesd [se:kejkoeveŝd]) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Târgu Mureș kaj administracie Székelykövesd apartenas al la komunumo Pănet.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 636 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj) kaj en 1992 718 (3 % da rumanoj, 61 % da hungaroj, 36 % da ciganoj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas el 1451. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda).
Székelykövesd apartenas al la hungaraj loknomoj pri sikuloj.
Fonto
Renomaj personoj
Eksteraj ligiloj