La Croix-de-feu (esperanteKruco de Fajro) estis franca politika ligo kaj kvazaŭarmea organizaĵo de dekstro aktiva dum la intermilita periodo inter 1927 kaj 1936 kaj antaŭulo de "Parti social français" (PSF).
Historio
La ligo estis fondita la 26-an de novembro1927[3] kiel asocio de veteranoj de la Unua mondmilito fare de Maurice d'Hartoy.[4] En 1932 François de La Rocque fariĝis prezidanto de tiu.[5] Dum ĝia historio ĝiaj militantoj —konataj kiel « la malvarmaj vostoj » (les froides queues)—[6] plenumis kvazaŭarmeajn operacojn[7],[8] kaj partoprenis (kvankam aparte,[9] malfrue kaj per malpli granda rolo ol militantoj de aliaj ligoj) en la perturboj de la 6-a de februaro1934.[10] La membraro de Croix-de-feu —kiu nutriĝis ĉefe el la meza klaso—[11] atingis nombron inter 900 000[12] kaj 1 000 000[13] da militantoj antaŭ ol dissolviĝi en julio 1936[14] pro la malpermeso de la ligoj okazinta per la venko en la balotoj de la Popola Fronto en Francio, ŝanĝiĝante tiam en "Parti social français".[15],[16] Ĝi kalkulis kun granda proporcio de virinoj en sia militantaro.[17]
Ideologio
Ekzistas historia debato pri la kvalifiko «faŝista» de la ligo.[18] La Croix-de-feu, kies naciismo estis unu el ĝiaj plej distingaj trajtoj,[19] minacis per uzo de politika perforto por atingi siajn celojn jam en 1933.[20] Ili havis la celon ŝtopi la breĉon malfermitan inter dekstro kaj maldekstro;[21] la sistemo per kiu ili respondus al marksismo estus, laŭ la propra partio, «korporaciisma».[22]Stanley G. Payne notas ke temis pri organizaĵo kun nur modera naciisma aŭtoritato.[23]