Corona estas grandurbo en Usono, en subŝtatoKalifornio, en Kantono Riverside. Corona signifas en la hispana origine "krono". Laŭ stato de la jaro 2020 en la urbo vivis 157 136 personoj sur areo de 102 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 534 loĝantoj/km².
Corona situas sur montetaro en la sudokcidenta parto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Najbaraj urboj estas Riverside en distanco de 18 kaj Ontario en distanco de 21 kilometroj.
Historio
Corona fondiĝis en 1886 kiel ekstera parto de Riverside. La tiutempaj loĝantoj kulturis citronojn. Digoj kaj duktoj estis konstruitaj por porti la akvon al la kolonio, krome oni boris profindajn putojn. En 1896 la loko prenis nomon Corona. Antaŭ la 1980-aj jaroj la urbego estis plejparte agrikultura komunumo, poste grava antaŭurbo de Los-Anĝeleso.