Concord situas ĉe golfo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de la subŝtato. Oakland troviĝas 35, San Francisco 47, San Jose 82, Sakramento 105 km.
Historio
En la nuna Concord komence indianoj vivis. En 1772hispanoj komencis transiri la areon, sed ili ankoraŭ ne ekloĝis tie. Todos Santos ("ĉiuj sanktuloj") fondiĝis en 1869 (la nomo estis ŝanĝita al Concord post monatoj) kaj urbiĝis en 1905. La poŝtejo malfermiĝis en 1872. Komence Concord estis agrikultura urbeto, kie oni okupiĝis pri vinberoj, juglandoj, tritikoj, fojnoj kaj eĉ tomatoj. La urbeto Cowell (nun integrigita al Concord) produktis cementon.