En 1908 li propagandis en Remiremont (Vosges) ĉe diversaj katolikaj grupoj de junuloj. La pastraro de Remiremont iĝis favora al la movado. Fine de tiu jaro li fariĝis redaktoro de Espero Katolika
En 1910 li, sub kaŝnomo "Profesoro V. Esperema" proponis esperantidonAdjuvilon. Tiu estis ofta afero inter la grandaj esperantistoj de komenco de 20-a jarcento, multaj el ili kreis kaj publikigis siajn lingvoprojektojn, sed daŭras bonaj esperantistoj. Krome, li estis nur 25-jaraĝa junulo, kaj eble ne bone pensis pri la kontradicio de tio. Kelkaj diras ke la celo de "Adjuvilo" estis malhelpi la influon de Ido.
Claudius estis la ĉeforganizanto de la unuaj IKUE-kongresoj: 1-a en Parizo 1910, la 4a en Romo (1913) de li organizita sen surloka helpo, de la 5-a en Lurdo (1914), kies okazigon blokis la milito.
„ Malgranda milita skizo de nia bedaŭrata samcelano Cl. Colas, kiu mortis sur la batalkampo per kuglo en la kapo la nokton de 10-11 de sept. 1915. La aŭtoro de tiu libreto sukcesplene propagandis nian lingvon en la katolikaj rondoj. ”