Cilla Blajck (pseŭdonimo de: Priscilla Maria Veronica White) (Liverpool, 27-an de majo 1943 - Estepona, 2-an de aŭgusto 2015) estis brita kantistino kaj televidoprezentistino. Ŝi estis la ununura reprezentantino de la Merseybeat kiu atingis internacian konatecon. Antaŭ ĉio ŝi estas konata de siaj furorkantoj Anyone Who Had a Heart (Ĉiu kiu havas koron), You're my world (Vi estas mia mondo) kaj You've Lost That Lovin' Feelin' (Vi perdis tiun aman senton). En la 1980- kaj 1990-aj jaroj ŝi prezentis la televidprogramojn Blind date (Blinda rendevuo) kaj Surprise, surprise (Surprizo, surprizo) por la brita ITV.
Eksteraj ligiloj