Ĉe tiuj fotiloj, kiuj laboras per RGB-sistemo kaj devas savi je pikselo tri kolorajn valorojn, okazas kolora interpolado. Tio signifas, ke la fotilo analizas la najbarajn ĉelojn kaj tiel aldonas (interpolas) koloron por ĉeloj kiuj ne havas la aliajn du kolorajn valorojn.
La bitfoto estas alŝutebla al komputilo, tie libere kopiebla, korektebla, printebla.
La bitfotiloj ofte enhavas krom la integra optikazomo ankaŭ bitzomon. Tiuokaze temas pri interpolado, kio montras la bildon pli granda, sed fakte kun malplia diseriĝo. La bitzomo estas simpla reklama (pr) afero sen fotografa valoro.
En 2004 la fotiloj sub 2 megapikseloj valoras nur kiel ĉe ludiloj kaj poŝtelefonoj. En la merkato gravas nur la fotiloj super 3 megapikseloj, kiuj valoras por fari la kutimajn paperbildojn (10x15). Ili estas facile uzeblaj, relative malmultekostaj.
La pli bonaj, profesiaj fotiloj havas diseriĝon de 4-5 megapikseloj (meza kategorio), la pintaj aparatoj (stato: 2004) inter 8 kaj 16 megapikseloj (ebligas bildon 20x30 cm). (La tradicia analoga fotografado egalas al 20-30 megapikseloj.)
gravas ĉe la profesia kategorio:
kvalito de la objektivo
bildotransformado
alĝustigaj eblecoj
rapido de la fotado
La ĝenerala akumulatoro de la fotilo liveras energion por fotado de ĉirkaŭ 200 bildoj.
Datenaj aranĝoj
Unu foto kun diseriĝo de du megapikseloj kaj 3 koloroj je pikseloj estus 6 megabajtoj (nedensigita datumgrando).