Christian Wilhelm Hermann ARMINIUS (vere Schultze; naskiĝinte la 20-an de aŭgusto 1861 en Stendal, mortinta la 3-an de majo 1917 en Vajmaro) estis germana verkisto kaj gimnazia instruisto.
Vivo
Post studoj en Magdeburg, Dessau kaj Köthen li doktoriĝis en Halle en la jaro 1884-a. En 1899 oni invitis lin veni Vajmaron al la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio kion li jesis. Ĝismorte li instruadis tie matematikon kaj fizikon. Profesora titolo venis en 1905.
Arminius multajn novelojn verkis, romanojn, dramaĵojn; ili ĉiuj trovis dankeman legantaron.[1] Arminius krome uzis verkistante la nomon Wilhelm Arminius.[2]
Filino lia estis la pentristino Hildegard Arminius.
Verkoj (elekto)
- Aus der Ruhe: Geschichten vom Thüringer Wald, 1919.
- Hans Hoffmann, 1913.
- Wilhelm Jensen, 1913.
- Yorcks Offiziere: Roman von 1812/13, Cotta, Stutgardo 1913.
- Der Hegerieter von Rothenburg : Eine Erzählung aus dem 15. Jahrhundert, Duncker, Vajmaro 1933.
- Eine Leidenschaft: Sportnovelle, 1913.
- Der Kraftsucher, Scholz, Majenco 1914.
Eksteraj ligiloj
Notoj