Christian STOCKER (naskiĝinta la 20-an de marto 1960 en Wiener Neustadt) estas aŭstra advokato kaj politikisto.
Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la nehumanisma gimnazio en sia naskiĝurbo, li studis inter 1979 kaj 1986 jursciencojn ĉe la universitato de Vieno. Tio finiĝis per doktoriĝo en 1988. Ekde 1994 li deĵoras kiel memstara advokato.[1]
De 2000 li estas vicurbestro je Wiener Neustadt; samjare li fariĝis tie loka frakciestro de Aŭstria Popola Partio (ÖVP). De la 12.6.2019 li estas ano de la Nacia Konsilio; por la partio ÖVP li estis ekde septembro 2022 ĝenerala sekretario.[2] En la 5.1.2025 li nomumiĝis provizora partiestro de ÖVP [3], post la abdiko de Karl Nehammer.[4]
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ listo de aktivaj advokatoj en Malsupra Aŭstrujo
- ↑ "Christian Stocker neuer ÖVP-Generalsekretär" - ĉe: orf.at, 23.9.2022
- ↑ "Christian Stocker übernimmt die ÖVP" - ĉe: Die Presse, 5.1.2025
- ↑ Julia Wenzel: "Zeitenwende in der ÖVP macht den 'Volkskanzler' möglich" - ĉe: Die Presse, 5.1.2025