Christian Nitsche (naskiĝis la 3-an de junio 1967, do nun 57-jara) estas germana esperantisto. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, li aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel estrarano pri financoj kaj de renkontiĝoj. Kadre de tio li estis la ĉeforganizanto de pluraj Internaciaj Seminarioj. Komencante sian movadan agadon kiel gimnaziano en Duisburg, li daŭrigis ĝin kiel studento de pedagogio kaj psikologio en Göttingen, kaj nun vivas kaj laboras kiel psikologo en Berlino.