Chris CHRISTIE (elparolu "KRIS KRIsti"; plenanome Christopher James CHRISTIE, naskita la 6-an de septembro1962 estas usonaadvokato kaj respublikanapolitikisto, kiu servas kiel la estro de la usona subŝtato Novĵerzejo. Li elektiĝis en 2009, ekservis la 19-an de januaro2010, kaj reelektiĝis en 2013. Li estas kandidato por la respublikana nomumo por la usona prezidenteco en la voĉdonado de 2016. En 2012 oni menciis lin kiel ebla kandidato sed li ne kandidatigis sin. Li tamen prezentis ĉefparoladon ĉe la tiujara respublikana partia landkongreso. Post malfavora rezulto en Iovao, la 10-an de februaro2016 Christie ĉesigis sian kampanjon. [1] La 26-an de februaro, li anoncis sian subtenon por la kandidato Donald Trump.[2]