Chandra Shekhar aŭ plene esperante Ĉandra Ŝeĥar (naskiĝis la 17-an de aprilo 1927 en Ibrahimpatti, mortis la 8-an de julio 2007, 80-jara, en Nov-Delhio) estis hindia kaj barata politikisto. Li estis la Ĉefministro de Barato inter 1990 kaj 1991. Antaŭis lin Vishwanath Pratap Singh kaj sukcedis P. V. Narasimha Rao.