De la stacidomo ekzistas kelkaj centoj da buslinioj al aliaj regionoj kaj apudmoskvaj.
En 2012 - 2013 la estroj de Moskva provinco agnoskis ke ĝia nuna stato estas paneeca kaj danĝera (ekzemple, ĝi eĉ ne havas propran medicinan punkton); ili proponis ankaŭ translokigi ĝin[1].
La nova stacidomo
La projekto de nova stacidomo kun integrita komerca centro estis efektivigita ekde aprilo 2017,[2] kaj la malfermo de la nova konstruaĵo okazis la 29-an de oktobro 2020. La nuna stacidomo kun multaj butikoj konsistas el 11 etaĝoj, kvin el kiuj estas subteraj.[3]. En la unua etaĝo troviĝas kasista halo, atendohalo kaj stokejoj[4]. Distra zono, kafejo kaj 500-sidloka kinejo situas sur la kvina etaĝo. La sesa etaĝo estas rezervita por atendoĉambroj, patrinaj kaj infanĉambroj, medicina oficejo. Kvin subteraj etaĝoj estis okupitaj de parkado, riparejoj kaj metiaj prizorgejoj por aŭtobusoj, kaj ankaŭ hoteloj por ŝoforoj. Estas ok kajoj por antaŭurbaj kaj intraregionaj busoj sur la teritorio de la stacidomo, kaj la eliro al interregionaj kaj internaciaj itineroj situas sur la sesa etaĝo. Kvar travideblaj liftoj estas ekipitaj por konekti la etaĝojn, kiuj ankaŭ povas esti uzataj de homoj kun reduktita moviĝeblo.
La aspekto de la nova konstruaĵo similas al "vitra ŝipo kun diafana ŝelo kun ondigita geometrio, kies supra parto estas tegita per ondigitaj aluminiaj paneloj".[2].