La Centra Birdovojo estas vojo por birdomigrado kiu ĝenerale sekvas la areojn de la Grandaj Ebenaĵoj en Usono kaj Kanado. La ĉefaj pintoj de la flugovojo inkludas centran Kanadon kaj la regionon ĉirkaŭ la Golfo de Meksiko; la migrovojo tendencas mallarĝiĝi konsiderinde en la valoj de la riveroj Plato kaj Misuro de centra kaj orienta Nebrasko, kio rezultas en tre alta nombro de birdospecioj troviĝantaj en tiuj areoj. Kelkaj birdoj uzas tiun flugovojon por migri el la Arkta Oceano al Patagonio.
Tiu vojo estas uzata de birdoj tipe ĉar ne estas montoj aŭ eĉ bordoj de montetoj barante tiun vojon ĉe la tuta etendo. Krome ekzistas bona havigo el akvo, manĝo kaj kovro en la tuta longo.