Celso Emilio FERREIRO Míguez (Celanova, 6a de januaro 1912 - Vigo, 1979) estis verkisto kaj politikisto de Galegio, Hispanio.
En la 1930-aj jaroj li jam aktivulis en la galegismaj junularoj. Dum la Hispana Enlanda Milito, li estis rekrutita (kontraŭvole) de la flanko de Francisco Franco. Poste li studis juron. En la 1960-aj jaroj li publikigis la poemaron Longa noite de pedra (Longa nokto el ŝtono, 1962) alude al la diktatoreca epoko de la Frankisma Hispanio kaj fakte inspirita de prizona sperto.
En 1964 li partoprenis en la fondo de la komunisma partio Unión do Povo Galego. En 1966 li elmigris al Venezuelo, kie li kunlaboris kun diversaj galegaj iniciatoj kaj laboris por la ministraro de la prezidento Rafael Caldera.
Poezio
- O soño sulagado (1955).
- Longa noite de pedra (1962).
- Viaxe ao país dos ananos (1968).
- Cantigas de escarnio e maldicir (1968).
- Paco Pixiña (1969)
- A fronteira infinida (1972).
- Ceminterio privado (1973).
- Onde o mundo se chama Celanova (1974).
- A taberna do galo (1978).
En Esperanto