Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Ribagorza, en la koro de Pireneoj ĉe la rivero Ésera; fakte Ĉe la akso formita per la rivero Ésera kaj la ŝoseo A-139.
Ĝi limas norde kun Sahún kaj Benasque, kaj sude kun Bisaurri. Oni parolas variaĵon de la aragona, nome filologie konata kiel kunejo de la aragona, la kataluna, la gaskona pro kio oni povas paroli pri transira parolmaniero nome benaskesa aŭ "patués".
La klimato estas malvarma, nome altmontara. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Liri (Llire en benaskesa), Ramastué kaj El Run (El Ru en benaskesa).
La loĝloko Castejón de Sos mem (904 msm)[4] estas je 131 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-139 kiu kondukas norden al Benasque kaj laŭ la ŝoseo A-260 kiel Pirenea Akso.
Historio
En la 17-a jarcento oni konstruis la preĝejon. Pli fruaj estas la preĝejo kaj ermitejo de Liri, kaj tiu de Ramastué (nune muzeo), kaj eĉ pli fruaj la preĝejo kaj ermitejo de El Run.
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Castejón de Sos kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 805 loĝantoj (2022).[5]
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreado kaj disvastigo de skiejo de Cerler, kaj la kreskanta montarturismo helpis la konstruadon de hoteloj, loĝejaroj, restoracioj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la romanika preĝejo de El Run, la preĝejo de Castejón, la romanikaj preĝejo kaj ermitejo de Liri, la preĝejo de Ramastué (nune muzeo kaj kulturdomo), kaj la preĝejo de El Run. Krome estas mezepokaj domegoj, naturaj lokoj kiel padoj por montrogrimpado, la Dekdu Akvofaloj de Liri, fontano Sestuba de El Run, ktp.
↑ de las Pueblas Rodríguez, Jesús Martín; Hidalgo Arellano, María Asunción (2002). Municipio de Castejón de Sos. Toponimia de Ribagorza. Lérida: Editorial Milenio-Gobierno de Aragón. ISBN 84-9743-045-X.