Caspar Cruciger la Maljuna
Caspar CRUCIGER la malplijuna (ankaŭ: Kaspar Creuziger; naskiĝinta la 1-an de januaro 1504 en Lepsiko, mortinta la 16-an de novembro 1548 en Wittenberg) estis germana teologo kaj humanisto.
Vivo
Zorgis pri li la humanisto Georg Helt antaŭ ila studentiĝo en Lepsiko en 1513 kaj disĉipliĝo de Kaspar Börners, Richard Croks kaj de la amiko Petrus Mosellan. Cruciger estis atestanto de la t.n. Disputacio de Lepsiko kaj okupiĝis ekde 1521 en Wittenberg pri teologio, matematiko kaj natursciencoj. Jam en 1524 li prelegis pri Kvintiliano kun rekomendo de Filipo Melanktono.
En 1525 Cruciger fariĝis direktoro de la Johano-lernejo en Magdeburg. En 1528 li revenis al Wittenberg kiel profesoro. Post la doktoriĝo en teologio (17.6.1533) li por ĉiam transiris de la filozofia al la teologia fakultato. Ĝin li ege subtenis. Cruciger estis Kastela predikisto ekde plej malfrue 1536 (eble jam ekde decembro 1534). Tiun oficon li plenumis ĝis 1548.
Li partoprenis la enkondukon de la Reformacio en Lepsiko en 1539 kaj servis kiel sekretario dum la religiaj disputoj en Hagenau, Worms kaj Regensburg. Li helpis Luteron plibonigi la tradukon de la Biblio, estis stenografiisto kaj eldonisto de ties predikoj. Kun Rörer li ankaŭ komencis la Wittenberg-eldonon de la verkoj de Lutero (ekde 1539).
Verkaro
- Sommerpostille aus Predigten Luthers, in: Weimar. Lutherausg., Bd. 21, 1928, S. 195-551, Bd. 22, 1929, S. 1-424
- Precatio scripta Christoph. Zieglero historia ingressus Christi in urbem Jerosolymam, 1545
- Oratio De Ecclesia Christi, 1543
- Enarratio in Evangelium Johannis, 1546
- Oratio de Paulo Apostolo, 1543
- Oratio ... habita in promotione magistrorum a 1531 ..., 1538
- Enarratio Psalmi: Dixit Dominus ..., 1546
- Deploratio Captae Romae, 1531
- De Maxilla Samsonis Oratio, 1546
- Oratio habita in promocione magistrorum. Anno 1531. Deploratio captae Romae. Declamatio de vestitu, 1531
- Enarratio psalmorum. Dilexi. Credidi propter quod locutus sum. Confitemini, 1542
- Enarrationes psalmorum Dilexi Credidi propter quod locutus sum. Confitemini, 1542
- In Epistolam Pavli Ad Timothevm priorem Commentarius ..., 1542
- Oratio de Polycarpo Episcopo Smyrneo. Oratio de Paulo Apostolo habita a Christophoro Jona, 1543
- Trostschrifften und Predigten ... für die, so in Todes und ander Not ... sind, 1543
- Oratio De Basilio Episcopo Caesariensi. Oratio D. Caspari Crucigeri de dono Interpretationis in Ecclesia. Elegia Stigelii de herba Teucrio, 1545
- De judiciis piarum synodorum sententia, initio enarrationis symboli Niceni exposita, 1548
Literaturo
- Th. Pressel, C. C., 1862, = Leben u. ausgew. Schrr. d. Väter u. Begründer d. luth. Kirche, VIII (W, L)
- H. Petrich, C. C, 1904
- G. Wustmann, Gesch. d. Stadt Leipzig I, 1905, S. 455 ff.
- G. Schulze, Die Vorlesung Luthers üb. d. Galaterbrief v. 1531 u. d. gedr. Kommentar v. 1535, in: Theol. Stud. u. Kritiken 98/99, 1926, S. 18-82 (dazu: A. Freitag, Der lit. Rörer, ebd., S. 270-80): C. Dewischeit, Kaspar C., ein Geschwindschreiber Luthers, in: Dt. Stenogr., 1933, S. 155 ff.
Eksteraj ligiloj
|
|