Carterton estas malgranda urbo en la Velingtono-regiono de Nov-Zelando, en la Norda Insulo. Ĝi situas 14 kilometrojn sudokcidente de Masterton. Ĝi havis 4 122 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006, kun 2 976 pliaj homoj vivantaj en la ĉirkaŭa kampara distrikto.