w1
Capitol Hill (esperante Kapitola Monteto) estas monteto kaj kvartalo en Seatlo (Vaŝingtonio), Usono. La urbo aneksis ĝin en 1886.[1] Ĝin nomis James A. Moore pro la espero, ke post ŝtatiĝo Vaŝingtonio elektos Seatlon kiel ĉefurbon, kaj tiun ĉi monteton kiel taŭgan lokon por la parlamentejo. La nomo aludas tial kaj la samnoman kvartalon en Vaŝingtono kaj la monteton en Romo, kie situas respektive la usona parlamentejo kaj la urba administrejo de Romo.
[2]
La Monteto
Kapitola Monteto estas kruta monteto nordoriente de la centra komerca kvartalo de Seatlo. Ĝia plej alta punkto, en Volontula Parko apud la akvoturo, altas 135,5 metrojn super la marnivelo.
Referencoj