Canoas [kanoas] estas municipo kaj urbo de la subŝtato Suda Rio-Grando, en Brazilo, kiu havis 60.074 loĝantojn en 2010 [1]. Tie troviĝis pasintece haveno en la rivero Sinos, kiun multaj boatoj uzis; tial la vilaĝo estis nomata "Porto das Canoas" ("haveno de la boatoj"). Dum jarcentoj, la vilaĝo vivis ĉefe per plantado de rizo.
Diversaj industrioj nuntempe troviĝas en la urbo: inter aliaj, Perdigão, AGCO Massey Ferguson, Springer Carrier kaj REFAP S/A - Refinaria Alberto Pasqualini (Petrobras kaj Repsol-YPF).
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ IBGE. Canoas (HTML). Censo 2010. Alirita 2012-09-28 .