La komarkoLa Campana de Oropesa y las Cuatro Villas aŭ pli simple Campana de Oropesa[1] estas la plej okcidenta de la provinco Toledo, kun klara kultura kaj historia rilato al la norda Kastilio kaj pli precize al la provinco Avilo, same kiel pro pejzaĝoj kaj naturhistorio.
Karakteroj
Situanta ĉe la deklivaro de la sierra de Gredos kaj la valo de la rivero Taĵo, estas fruktodona tereno por brutobredado, kio komplementas kun intensa agrikulturo ĉe la interkruciĝo de la trapasantaj riveroj.
La komarko de La Campana de Oropesa y las Cuatro Villas formas uniforman areon de pejzaĝoj, kultivoj, okupoj kaj moroj. Situanta ĉe la okcidenta pinto de la provinco, limas kun Cáceres okcidente kaj sude –Puente del Arzobispo, Valdeverdeja, La Calzada de Oropesa kaj Alcolea de Tajo–, dum oriente ĝi limas kun la zono de Talavera de la Reina. Corchuela, submunicipo de Oropesa, estas la vilaĝo situanta plej norde, ĉe la deklivoj mem de Gredos, post la areoj de la valo de la rivero Tiétar.
Rekonkerita la zono inter la jaroj 1083 kaj 1085 fare de la milicoj municipaj de la urbo de Ávila, la komarko iĝis parto de la etenda Komunumo de Villa y Tierra de Ávila (la tiel nomata ankaŭ Sexmo de Oropesa) kaj estis reloĝata de kamparanoj el la provinco de Ávila, de kiuj descendas la postaj loĝantoj de la komarko. Pro tio la kulturo kaj tradicioj de la Campana de Oropesa plie rilatas al Kastilio-Leono, kaj ĉefe al la provinco de Ávila, ol al Kastilio-Manĉo. Fakte plej parto de la komarko apartenis administre al la provinco de Ávila ĝis kiam en 1833 ĝi estis separata de la tiama regiono Malnova Kastilio kaj aligita al la provinco de Toledo.
Estas la Campana de Oropesa komarko, kiu, pro situo inter la Sierra de Gredos kaj la Montoj de Toledo, liberiĝas el malvarmaj ventoj de la nordo vintre kaj el ardaj sekaj ventoj sudaj somere. Tio, kune kun la fakto ke tiun komarkon trafluas nombraj riveroj kaj rojoj kiuj descendas el la montoj, kreas atlantikan klimaton kiu favoras la agrikulturon, kaj ties kultivoj de maizo, terpomoj kaj tabako, kaj la brutobredado de ŝafoj de raso talaverana (talavera) tiel kiel de bovoj, kun hegemonio de rasoj por produktado de lakto kiaj la frisa. La Campana de Oropesa koncentras ĉirkaŭ 70% de la industrio lakta de Kastilio-Manĉo. Alia grava enspezofonto estas turismo ĉefe ĉe Oropesa, kiu posedas belan historian kernon, ĉe la deklivoj de la sierra de Gredos kaj Navalcán.