1924 Akto de Enmigrado – limigis la enmigradon al Usono
1924 Aktoj de Enspezo – reduktoj de impostoj kaŭzis spekuladon en Wall Street kaj prosperon.
1928 Pakto de Parizo – por antaŭenigi mondpacon. Ĝi estas nomata ankaŭ "Pakto de Kellog kaj Briand", laŭ la eksterlandaj ministroj de Usono kaj Francio.
Dum la regado de Coolidge la ekonomio floris, kaj li sukcesis malaltigi la impostojn kaj tamen redukti la ŝtatajn ŝuldojn. Sed ok monatojn post lia eksiĝo okazis la Nigra Ĵaŭdo, komenco de la Granda Depresio, je kiu disfalis granda parto de la usona kaj monda ekonomioj.
Ĝis 1925 Coolidge ne havis vic-prezidenton; poste lia vic-prezidento estis Charles G. Dawes.
Coolidge estas la sola usona prezidento, kiu naskiĝis je la nacia tago. Li estis baptita je la du antaŭnomoj "Calvin John", sed rezignis pri "John", kiam li abiturientiĝis.