Cabo de Santo Agostinho situas en orienta parto de la lando laŭ Atlantiko. Recife troviĝas 35 km.
Historio
La unua portugalaŝipo alvenis en 1500, kelkaj kredas, ke trovinto de Cabo de Santo Agostinho estis Pedro Álvares Cabral dum aliaj kredas, ke temas pri la hispano Vicente Yáñez Pinzón. Vilaĝo estis fondita en 1536, la regiono iĝis signifa bazo de sukerkanoj. En 1631fortikaĵo konstruiĝis, ĉar nederlanda invado okazis inter 1630-1654. La komunumo estis integrigita kiel urbo en 1811.
Ekonomio
Cabo de Santo Agostinho havas internacian havenon (Suape), ties trafiko estas la ĉefa enspezo por la urbego. En la 21-a jarcentostrandoj de la urbego tiras multe da turistoj.
Klimato
Cabo de Santo Agostinho havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 1991 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter marto kaj julio. La jara averaĝa temperaturo estas 25 °C, tio varias inter 20-29 °C.