Buĥaraj hebreoj aŭ Buĥoraj judoj vivis en la iamaj sovetaj respublikoj Uzbekio, Taĝikio, Kirgizio, parte ankaŭ en Rusio, Kazaĥio, Turkmenio kaj Afganujo (sola en 2005). Post disfalo de Sovetunio, multaj el ili migris al Israelo kaj al Usono. Ili parolas la jud-taĝikan aŭ buĥaran lingvon, persan/taĝikan dialekton skribatan per hebreaj literoj.
La nomo
Tradicie la buĥoraj judoj mem sin nomis simple judoj (jahudi) aŭ izraelidoj (isroil) — samkiel aŝkenazo judgermane sin nomis simple jid, «judo»; la persoj kaj taĝikoj nomis ilin ĝut (de /johūd/, alia variaĵo de la etimo judo); la bezono pri aparta etna nomo aperis nur kiam la Centran Azion venis eŭropanoj, por kiuj judo signifis, plejparte, «aŝkenazo». Ĉar plimulto de la Mez-Aziaj judoj vivis en la 16-a jarcento en Buĥara Emirlando, la alvenintaj eŭropanoj nomis ilin „buĥaraj“. En Sovetio «buĥara judo» estis unu el la oficiale agnoskitaj naciaj grupoj. Tiun nomon retenas ankoraŭ la elmigrintaj judoj, kaj sialingve ili povas sin nomi buĥori (buĥoranoj, la buĥaraj).
Historio
Post la babilona kaptiteco, iuj judoj elmigris al Persio kaj poste al Centra Azio, kie ili vivis dum jarcentoj en paco kun la hejma loĝantaro. Fine de la 19-a jarcento, la teritorion (Uzbekion) okupis Rusio, pro kio ankaŭ iom da aŝkenazoj migris el okcidenta Rusio en Centran Azion, tiel ke en Uzbekio kunvivis du judaj komunumoj. Post disfalo de la Sovetunio apenaŭ restis judoj en la areo, multaj elmigris al Usono kaj Israelo.