Bustillo de la Vega [busTIljo delaBEga] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles, pli precize al la subkomarko Vega-Valdavia. Ĝi enhavas ankaŭ la submunicipon Lagunilla de la Vega.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 278 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 60 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj.
Vidu ankaŭ
Notoj