La burgo estis konstruita verŝajne en la 0a jarcento el restaĵoj de romia setlejo.La unua mencio okazis en la jaro 824 kune kun Ludwig der Fromme Becchilenheim. En la 11a jarcento ĝi estis en posedo de la dukoj de Loreno. En la jaroj 1044/1045 ĝi estis detruita de Heinrich la 3-a.
Ekde 1065 la posedaĵo venis al la episkopo de Speyer (Spiro), kiu donis en 1105 la burgon al la grafoj de Sponheim kiel feŭdo. Post divido Heinrich von Sponheim vendis la burgon al la ĉefepiskopo de Majenco. La frato de Heinrich provis nuligi la vendon. Tio kaŭzis kverelon inter Sponheim kaj Majenco. La rezulto de tiu kverelo estis la perdon de la burgo. La burgon ricevis post pluraj ŝanĝoj Kurpfalz en 1471. En 1688 komence de la milito de palatinata sukcedo ĝi estis detruita komplete de francaj trupoj.
La ruino ankoraŭ montras iaman pordegoturon kun restaĵoj de ŝtupara turo.
Literaturo
Alexander Thon, Stefan Ulrich, Achim Wendt: „… wo trotzig noch ein mächtiger Thurm herabschaut“ - Burgen im Hunsrück und an der Nahe. 1. Auflage. Verlag Schnell und Steiner, Regensburg 2013, p. 36–39.
Gustav Schellack, Willi Wagner: Burgen und Schlösser im Hunsrück-, Nahe- und Moselland. Aloys Henn Verlag, Kastellaun 1976